Lordo Yu en sia juneco estis kavalireca kaj ?atis luktarton, povanta levi du pezajn bronzajn kru?ojn kaj kirli ilin en aero tiel rapide kiel vento. Dum Chongzhen-erao (1628~1643), kiam li iris al la ?efurbo por partopreni la kortegan ekzamenon, li?agreni?is pro tio, ke lia servisto devis ku?i en lito pro grava malsano. Okaze en la bazaro estis sperta a?guristo, kiu povis anta?diri ies vivon a?morton.
Yu decidis konsulti lin por sia servisto. Sed anta? ol li ion diris, la a?guristo demandis: "?u vi venas por konsulti pri la malsano de via servisto? Sinjoro!" Yu jesis surprizite.
"Al la malsanulo okazos nenio," diris la a?guristo,"sed sinjoro, vi mem estas en dan?ero." Yu do petis a?guron pri si mem. La a?guristo konsultis siajn orakolojn kaj diris kun mieno de konsterni?o: "Vi estas destinita al morto en tri tagoj." Surprizite Yu muti?is por longe.
"Mi scias ian malgrandan arton" diris la a?guristo trankvile. "Donu al mi dek taelojn da ar?ento kaj mi forpre?os la katastrofon por vi." Yu pensis en si mem, ke la vivmorto estis anta?destinita, kiel do povus helpi en tio la arto kaj levi?is sen respondo por eliri.
"Vi avaras la malgrandan sumon," diris la a?guristo. "Nur ne pentu! Nur ne pentu!" ?iuj amikoj de Yu maltrankvili?is pri li kaj admonis lin malplenigi sian monujon kaj peti helpon, sed Yu ne volis a?skulti ilin. Rapide venis la tria tago. Kviete Yu sidis atendante en la gastejo, sed nenio okazis dum la tuta tago. Kiam nokti?is, Yu fermis la pordon, lumigis la lampon kaj sidis sola apogante sin sur glavo.
Kiam la unua nokta gardoperiodo proksimi?is al la fino, montri?is nenia anta?signo por lia morto. Li do intencis enliti?i, sed subite a?di?is susurado ?e fenestrofendo. Rapide li alrigardis kaj vidis, ke englitis hometo armita per lanco, kiu tuj kreskis ?is homa grandeco kiam ?iaj piedoj tu?is la teron. Kaptinte sian glavon, Yu levi?is kaj rapide ?in frapis, sed ne trafis, ?ar ?i ek?vebis en aero kaj remalgrandi?is sin direktante al la fenestrofendo por eskapi. Yu rapide?in hakis kaj faligis ?in je la unua frapo. Lumigante per la lampo, Yu trovis paperan homfiguron tran?itan je talio. Yu nun ne kura?is dormi kaj ree sidis atendante.
Post certa tempo, tra la fenestron entrudi?is alia esta?o, monstra kaj feroca kiel ogro. Yu atakis?in tuj?e?ia surteri?o kaj tran?is?in je du partoj, kiuj amba?spasme movi?is. Timante ?ian relevi?on, Yu da?re frapis ?in kun malmolaj sonoj. Ekzameninte li ekvidis ke ?i estas argila statuo jam dispecigita. Tiel li translokigis sian sidlokon apud la fenestron kaj fikse rigardis al la fendo. Post longa tempo, li eka?dis bruon similan al spirego de bovo. Io pu?is la fenestroframon tiel forte ke la muro skui?is disfalonta. Timante esti subpremita, Yu decidis preferinde eliri kaj lukti kun?i ekstere do li brue malfermis la pordon kaj elkuris. Li vidis gigantan fantomon altan?is la tegmentrando. Sub la malhela lunlumo li vidis, ke?i estis kun karbe nigra viza?o kaj flave flagrantaj okuloj. ?i estis senvesta ?is talio kaj nudpieda, kun pafarko en la mano kaj sagoj?e la talio.
Kiam Yu estis en konsterni?o, la monstro jam stre?is sian pafarkon. Yu forfrapis la sagon per sia glavo kaj?i falis teren. Sed anta?ol li povis ataki, la monstro denove stre?is la pafarkon. Yu rapide saltis flanken por eviti la sagon, kiu penetris la muron kun tremanta sono. En furioza kolero, la monstro eltiris sian sabron, svingis ?in ventkirle kaj plenforte hakis Yu. Sed Yu sinklininte anta?en saltis tiel facilmove kiel simio, ke la sabro mistrafis?tonegon en la korto, kiu tuj rompi?is. Elglitante inter la gamboj de la monstro, Yu frapis?in je la maleolo, kiu sonis la?te. La monstro des pli furiozis de kolerego.
?i ekmu?is tondre kaj sin turninte resvingis sian sabron. Yu denove sinklininte anta?eni?is. La sabro falis kaj fortran?is pecon de la basko de Yu. Sed tiam Yu jam atingis la akselon de la monstro kaj ?in batis tiel fortege eligante la saman la?tan sonon. La monstro falis teren kaj ku?is senmova. Yu hakis ?in ?ie sendistinge kaj a?di?is malmola sono kvaza?de ligna klakilo. Kiam Yu prilumis?in per la lampo, li ekvidis, ke ?i estis ligna statuo granda kiel homo kun viza?o skulptita feroca kaj restis ligitaj ?e ?ia talio ankora? pafarko kaj sagoj. ?ie kie trafis la glavo, trovi?is sango Yu sidis apud la lampo ?is la tagi?o kaj ekkomprenis, ke tiuj monstroj ?iuj estis senditaj de la a?guristo por murdi lin kaj per tio pruvi la seneraran a?guradon. La sekvan tagon Yu sciigis?iujn siajn amikojn pri la okazinta?o kaj ili kune iris al la a?guristo. Vidinte sinjoron Yu de malproksime la a?guristo subite malaperis. Iu diris: "Tio estas la sor?arto de nevidebleco, kiu povas esti nuligita per sango de hundo."
La? la konsilo Yu anta?prepari?is kaj reiris. La a?guristo refoje malaperis kiel lastfoje. Sed oni tuj surver?is la sangon de hundo sur la lokon kie staris la a?guristo kaj jen revidi?is la a?guristo, plen?prucigita per la hunda sango, kiu staris monstre kun flagrantaj okuloj. Yu kaptis kaj sendis lin al la koncerna instance kiu lin ekzekutis.
Komentarias la verkanto de la stranga?oj:
Mi iam diris, ke estas stulte a?eti a?guron per mono. Kiom da homoj en la mondo, kiuj kredis je tio, povas eviti la destinitan morton? A?guri tamen sen eviti morton, ?u tio ne egalas al sena?guri? E? se li klare sciigos min pri la dato de mia morto, kion do mi povus fari? Des pli, pruvi per hommortigo la senerarecon de sia a?guro, ?u tio ne estas tro timinda?