Sinjoro Li de Changshan estis nevo de Li Wuxuan, la justicministro de Ming-dinastio. En lia domo ofte okazis stranga?oj. Foje li vidis en halo printempan benkon, kiu estis karne roza, tre bela kaj glata. ?ar la?memoro de sinjoro tiu?i objekto ne devis trovi?i en la domo, li iris pli proksimen por palpi. Tamen tute neatendite la printempa benko kurbi?is post lia premo kaj moli?is kiel karno. Timigite sinjoro Li fortiri?is. Sin turninte li ekvidis, ke la benko movi?is per kvar piedoj kaj iom post iom eniris en la muron. Alifoje li vidis blankan stangon, kiu estis delikata, maldika longa kaj sin apogis je muro. Li iris pli proksimen por palpi, sed la stango tuj glitfalis teren kaj rampis zigzage kiel serpento, eniris en la muron kaj malaperis post momento.
En la 17-a jaro de Kangxi-erao(1678 p.K.), sinjoro Wang Junsheng laboris en la domo kiel instruisto. Iuvespere kiam la lampo estis?us bruligita kaj sinjoro Wang ku?is ripoze sur lito sen demeto de siaj?uoj, subite li vidis hometon, altan je?irka?tri coloj, kiu eniris de la?ambro, sed postnelonge li alportis du malgrandajn benketojn kaj starigis ilin en la?ambromezo. La benketoj tre similis al tiuj ludiloj el sorgtigoj por infanoj. Post momento du hometoj alportis ?erkon longan je ?irka? 4 coloj kaj metis sur la benketojn. Apena? ili aran?is tion bonorde venis virineto kun kelkaj servistinoj, ?iuj estis same liliputaj kiel la hometoj. La virineto portis sur si funebran veston, kanaba?nuro?irka?ligis?ian talion kaj tolo volvis?ian kapon. Per maniko?irmante sian bu?on?i plor?emis, tiel delikate kiel zumo de giganta mu?o. Strabe subrigardinte dum longa tempo, sinjoro Wang sentis tion kvaza?liaj haroj hirti?is de forta teruro kaj severa prujno ekfalis sur lian korpon. Li ekkriis la?te volante forkuri, sed stumble falis de sur la lito. Tremante tutkorpe li neniel povis levi sin. A?dante lian krion, ?iuj aliaj personoj en lia lernejo alkuris, sed trovi?is, nek la hometoj nek la?erko.